act0c1new.png
   
   
Détails

Parmi les tandémistes, nous avons des utilisateurs de la langue Esperanto

Un de nos adhérents a mis à notre disposition le texte ci-dessous.

 

LA NEKURACEBLA MALSANO DE TANDEMISTO

Rigardinte la retejon de Cent-Montpasejulo, www.centcols.org, mi konstatis plezure la artikolojn verkitajn en Esperanto. Oni renkontas eksternormajn utopiemulojn. Ili raportas kiel la malsano trafis ilin, ekzemple priskribante la simptomojn pri la « ĉamsindromo », « konsiloj al sen-montpasejulo », « blanka veturado », « la plej alta montpasejo en la mondo ».

La teksto estas bonege verkita, mi ne certas fari tiel bone kiel Cyril, verŝajne malpli bone, sed mi zorgos priskribi kial mi ŝatas la tandemajn vojaĝojn.

Kiam mi estis juna fraŭlo (cirkaŭ 15-16 jaraĝa), mia najbaro posedis post-militan tandemon, kaj ambaŭ ludis la flavbekulojn sur nia rajdobesto dum la semajnfino, la junulinoj rigardis nin, mi memoras, ke verŝajne ili admiris nin tiel belegaj ni estis ! Tio multege plaĉis al ni. Tiel la tempo pasis, ni estis senzorgaj. Mi bedaŭras tiajn momentojn.

Post mia edziĝo kaj post ŝparegoj, ni acetis nian unuan novan tandemon kaj sen scii, ni estis jam infektitaj de la viruso, iom kiel la ĉamsindromo.

Post la naskiĝo de nia filo, ni ankoraŭ tandemadis, sed tiam, kun nia filo sidanta en korbo ligita sur pakportilo. Ju pli la tempo pasas, des pli la renkontiĝoj kun aliaj tandemistoj oftas, ĉefe post la emeritiĝo, ni renkontas novajn amikojn trafitajn kiel ni de la sammensa malsano.

Ofte ni aŭdas « ŝi ne premas la pedalojn », mi respondas « ni tion scias, sed ŝi pedalas kun mi, kiam vi, via edzino kokrigas vin aliloke », tiam oni povas aŭdi flugi muŝon. Tiuj, kiuj diras tion, ne konas nian ambaŭan plezuron. Povi iri kaj reveni, ĉefe alveni kune kun sia edzino estas plezuro, la peno partigita, k.t.p., neniu atendas nervoze ie la alian, kaj okaze de geedza disputo, necesas trovi la bonan manieron paciĝi.

De post nia ĉirkaŭiro de Francio, laŭ la marbordoj kaj landlimoj, sepmil kilometrojn longa, la ĉamsindromo trafis nin. Antaŭe, la montaro timigis min, sed nun mi ne timas grimpi dum multaj horoj por transiri multegajn montpasejojn, eĉ La Bonette, la plej alta vojo el Eŭropo, kun pezaj bagaĝoj, entute ducent kvardek kilogramoj ! « tio farindas !»

Nun mi scias ke, kiam oni volas, oni povas. Ni ne plu kalkulas la transiritajn montpasejojn ĉar « kiam oni amas oni ne nombras ». Ni trairis multe da landoj, transiris la ĉirkaŭmonton el Himalaja, en Kirgizio, ĉirkaŭirante la lagon Issik Kul, ni laŭiris la Volgo-n, la Danubo-n, de Tours ĝis ĝia funto, kaj poste ĝis la Nigra Maro, ni laŭiris la Maniko-n, la Nordan Maron. Baldaŭ ni iros de nia hejmo ĝis Sankta-Peterburgo, ni rendevuos kun la anoj el la Tandema Klubo el Rusio, nia Amikaro estante ĝemelita kun la rusoj. La rendevuo okazos en Estonio en Tallin.

Post kelkaj tagoj en Sankta-Peterburgo, ni iros Finlando-n kaj ni revenos ŝipe ĝis Germanio, sur la Balta Maro. Poste ni retrovos niajn rajdobestojn por reveni hejmen. Mi antaŭplanas renkonti esperantistojn. Por ke tio sukcesu, mi sendos retmesaĝojn al ĉefdelegitoj de la trapasotaj landoj.

Por ne plu esti trafitaj de malsanaj mikroboj, tandema kuracisto vakcinis nin per radspoko, malfeliĉe la sindromo recidivadas. KE ĜI VIVU !

 

Tandemisto kaj novbakita kuŝtriciklanto :

Jean-Jacques Moreau (Johano-Jakobo Moro)

adresse email

   
Copyright © 2017 Tandem Club de France - Tous droits réservés
Joomla! est un Logiciel Libre diffusé sous licence GNU General Public